János Vajda
AŬTUNA PEJZAĜO

Jen nuboj sin pelas sur la firmamento,
stangherboj zumsvingas sin ĉe la river',
kapskuas montpinte la fag' kun lamento:
ke ree forpasis ĝojplena somer'!
Jam svarmas la korvoj, kornikoj kun bruo,
frostetas en dorna arbust' la paruo,
tra l' velko ĝardena ploregas vent-krio:
forvelkas la rozo, defalas folio.

Forvelkas la rozo, defalas foli'!
Por tia vivcelo naskiĝis do ni?
Ne plu! jen la fino de la kariero!
Aŭ sin nur transvestas la hom' sur la tero?
Ĉu l' morto eternas, aŭ vivo ĉi tie?
Komenco kaj fino ĉu estas, kaj kie?
Do kio la sonĝo kaj kie la vero,
ĉi tie, aŭ transe, trans lim' de mistero?

La nuboj sin pelas sur la firmamento,
l' arbaro silentas, sen birdoj, sen trilo,
sovaĝcikorio ekvagas per vento,
plorante lamentas vilaĝsonorilo.
Naskiĝas, pereas minuto kaj jaro,
kaj ombro sur kampo, kaj ŝaŭmo sur maro,
tombtolon ŝiradas la vento kun krio:
forvelkas la rozo, defalas folio.

Forvelkas la rozo, defalas foli'!
Ĉu vane esperas kaj kredas do ni?
Ĉu estas konsolo nenia, nenia
pri nova printempo trans foso glacia?
Jen dronas mortinto en tombo sinsterne
kaj bruas terbuloj: eterne, eterne.
Sur tombon sin ĵetas amat'-fidelulo,
nenion, neniam redonas terbulo.

La nuboj sin pelas sur la firmamento,
subiras la suno. Revenas ŝafgrup',
formortas la reva tintil' en silento,
ekflugas vesperto, ekkrias la gut'.
La tombon plorega patrino brakumas,
— nun steloj ekardas, la luno eklumas,
kaj flustras la vento ĉe l' kruco de Dio:
ekfloras la rozo, ekverdos folio.